LF 340 frue ĉe la presejo

HeKo 903 5-B, 24 feb 26

Karaj legantoj, 
Literatura Foiro n-ro 340 prezentas riĉan mozaikon da kontribuoj, kiuj mirinde kunligas historion, literaturon, muzikon kaj opiniojn, ĉio ĉi en la kunteksto de nia esperanta kulturo.

La numero malfermiĝas per liriko de Minosun, Senneĝa vintro, kiu paraleligas nostalgian vintran pejzaĝon el pasinteco kun la frosta senviva nuntempo.

Giorgio Silfer daŭrigas la jaran serion pri teatro per Ĉu kabaredo kontrau kabareto?, kiu esploras la originon de la kabaredo de Literatura Mondo en la 1920aj jaroj, aparte interesa pri la roloj ludataj de Kalocsay kaj de aliaj ne tiom konataj geaktoroj.

László Krasznahorkai, Nobel-premiito, ĉeestas per fragmento el Satantango, elhungarigita de József Horváth. La teksto pentras agonian socian medion en hungara bieno, tra kies limoj resonas la nuntempaj sociaj krizoj.

Juan García del Río disertas pri Franz Schubert, la “tro frue, tro genia” muzikisto, analizante lian vivon kaj muzikon en komparo kun aliaj famuloj de la epoko. 

[legu pli en la retejo de Literatura Foiro]

— Alessio Giordano
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.