LF-koop anoncas la redakcion de HdE, jaro 2018

HeKo 666 3-B, 1 dec 17

Ekde la jarkolekto 2018 la gazeto “Heroldo de Esperanto” estos ree produktata en Bulgario kaj administrata en Svislando. Ĝi aperos komence de ĉiu monato, je la servo de ĉiu establo aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito, unuavice Kultura Centro Esperantista.

Tial la redakcio komence konsistos el la sekvaj referantoj: Anna Bartek (FAR), Marie-France Conde Rey (FEM / IKV), Herman Deceuninck (ENa / NFI), Miroslava Kirova (PEN / PEN Internacia), Tihomir Lovriĉ (CES / ICS), Giorgio Silfer (KCE / ALTE), Perla Martinelli (LF-koop), Zlatoje Martinov (LF).

Laŭ la koncernaj areoj kunlaboros kelkaj korespondantoj: Mushosi Birindwa (subsahara Afriko), Claudiu Doda (okcidenta Eŭropo), Judit Felszeghy (orienta Eŭropo), Bertil Nilsson (norda Eŭropo).

La referanto de KCE oficos kiel kunordiganto de la redakcio. La limdato por liveri novaĵojn aperigeblajn en la plej proksima numero estos la 27a de la antaŭa monato. La korespondadreso estas: heroldo ĉe esperantio.net

HdE estas reprezentata en la Forumo fare de c-ano Fernando Pita. La supre listigitaj personoj povos elekti la duan forumanon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.