LF-koop en la Tago de la Pioniroj

HeKo 433 2-B, 14 apr 10

“La kooperativo de Literatura Foiro volas hodiaŭ honori per ĉi tiu simpla ceremonio la memoron de pluraj personoj, kiuj kontribuis al ĝia naskiĝo, al ĝia kresko, al ĝia firmiĝo tra kvar jardekoj. La plejmulto el ili ne havis la ŝancon vivi ĝis la promulgado de la Ĉarto de Sabloneto: tial ili ne akiris la esperantan civitanecon, kvankam ili estis sinceraj raŭmistoj, kiuj kredas en la ekzisto kaj progreso de komuna transnacia kulturo per komuna transnacia lingvo — esperanto. Dum sia tuta kunlaborado kun la kooperativo ili kredis en tio kaj al tio ili kontribuis.”

Tiel sen. Perla Martinelli, vicprezidanto de LF-koop, komencis sian oracion en la Esperanta Panteono hodiaŭ matene en Ĉaŭdefono, en ĉeesto de Civitaj parlamentanoj kaj kooperantoj, interalie la Konsulo. Kaj ŝi tiel daŭrigis: “Ĉiuj kunlaborintoj estas por ni gravaj, kaj mi komencos per tiuj kiuj plenumis la plej modestajn taskojn, tamen esence gravajn por nia societo. Ili falis sur la kampo, falĉitaj de malsano aŭ de maljuneco. Menciante la landojn, kiuj akceptas iliajn cindrojn, ni kvazaŭ desegnas la geografion de nia kooperativo.”

Estis honoritaj entute dek unu personoj, kiuj estus dek du inkluzive de kooperinto Gaston Waringhien, al kiu pasintjare la Kapitulo dediĉis cenotafon, kun la konsento de lia filino. Ili estas, laŭ alfabeta vico: Roger Bernard (Francio), Janus Di Censo, Clelia Conterno Guglielminetti, Giordano Falzoni kaj Enzo Guernieri (Italio), Yvonne Martinot (Francio), Ivar Paulsson (Svedio), Bianca Pedron kaj Gaudenzio Pisoni (Italio), Aleksi Romonen (Finnlando), Kiril Velkov (Bulgario).

La oracio aperos en la revuo “Literatura Foiro”, organo de LF-koop. La celebrado de la Tago de ĉiuj Pioniroj fare de LF-koop estas la plej grava inter la diversaj hodiaŭ okazintaj. Tra tiuj celebradoj iom post iom fiksiĝas kelkaj kulturaj kaj sociaj elementoj: kiamaniere loki la esperantan flagon sur ĉerko aŭ katafalko, kiun muzikon elekti por la okazo, kaj tiel plu.



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.