LF-koop havas la eldonrajton de la HdE-libroj

HeKo 764 7-B, 31 maj 21

La Administra Komitato de LF-koop atentigas ke ĉiu eldona rajto pro la cento da libroj publikigitaj de “Heroldo de Esperanto” ekde la 1920aj apartenas al LF-koop mem. Esceptas nur la manlibro de Umberto Broccatelli, kies rajtoj estis transdonitaj al Itala Interlingvistika Centro en 1996.

Reeldonado fare de alia entrepreno eblas nur post interkonsento kun LF-koop. Tiu interkonsento ne okazis pri du titoloj reeldonitaj de Edistudio (Brunetto Casini) en Italio.

Tiel longe kiel la afero ne estos klarigita, la koncernatoj ne rajtos aperigi verkojn ĉe LF-koop, inkluzive de la revuo “Literatura Foiro”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.