LF-koop konfidas en Martinelli kaj Giordano

HeKo 786 6-B, 19 apr 22

Kooperativo de Literatura Foiro preparas sin al transpreno de gvidaj respondecoj, sekve de la decidoj de la ĵusa Ĝenerala Asembleo, dum Pasko 2022, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey. La novaĵoj koncernas la ĉefajn branĉojn de la aktiveco, nome la revuon “Literatura Foiro” kaj la librofakon.

Unuanime la Asembleo esprimis sin favore al la kariera progreso de c-ano Alessio Giordano: de asista redaktoro al vicĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, organo de LF-koop. La opinio de la redakcio estas atendata: kaze de koincido kun la vidpunkto de la Asembleo, c-ano Giordano akirus la statuson de estonta ĉefredaktoro, se rezignus la nuna, c-ino Perla Martinelli. Ĉi-lasta certe ne retiriĝas, sed transprenas plian oficon: ŝi gvidos la librofakon de LF-koop, kiu trairas fortan ekspansian fazon.

Sur alia fronto, la Asembleo ricevis la ĝojigan informon ke, nur tridek monatojn post la aĉeto de la Fontonesto, eblas jam aĉeti kvaran apartamenton, rezervotan al Itala Interlingvistika Centro pro decido de la Asembleo 2021, laŭ la procedo jam aplikita por PEN, FEM kaj LF-koop mem. La apartamento (en Ĉaŭdefono kiel la ceteraj) estas elektita kaj la propono atendas la akcepton de la vendanto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.