Kooperativo de Literatura Foiro enkondukas novan, pli profesian teknikan infrastrukturon: la preparo de “Literatura Foiro” migris al pli moderna softvaro, kiu malfermas novajn eblojn por vektora grafiko, fotoretuŝoj kaj enpaĝigo, aldone al la plurfunkcia strukturo por produkti afiŝojn, reklampaĝojn kaj sociretejajn enhavojn kongruajn kun la grafika identeco de LF.
Dum tiuj ĉi tagoj estas diskutata taktika plano pri la ĉeesto de LF en la sociaj retejoj, elpensita de c-anoj Alessio Giordano kaj Giacomo Comincini. Por certigi altkvalitajn sonon kaj videon, la projekto apogas sin sur renovigita aparataro: estis aĉetitaj tri mikrofonoj, du sendrataj kaj unu podkasta, plus profesia kameraa ekipaĵaro (stativoj, teniloj, lampoj, lensoj) kaj nova ekrano; la investo superis 1.300 svisajn frankojn, al kiuj aldoniĝis la aĉeto de nova tabla komputilo.
Per ĉi tiu teknologia renovigo “Literatura Foiro” celas atingi novan merkatniĉon ĉe sociaj retejoj, ne nur esperantlingvan: la enhavoj estos, krom en esperanto, ankaŭ en la angla; adaptiĝi al la postuloj de la modernaj kulturkonsumantoj; krei fanbazon de legantoj kaj abonantoj ankaŭ ĉe sociaj retejoj (ĉefe Instagramo kaj TikTok) starigante komunan senton de aparteno al la komunumo ĉirkaŭ LF; evoluigi la revuon al plurkanala kultura platformo. Tiurilate, la arigo de novaj laborfortoj kaj la salto al pli modernaj softvaroj kaj aparatoj ebligos pli rapidan kaj same altkvalitan produktadon de enhavoj.
Por fini la jaron, Kooperativo de Literatura Foiro dankante siajn legantojn, invitas ĉiujn reaboni la revuon kaj aŭdaci plian paŝon por subteni nin: kuninvesti en sendependa kultura platformo. Se vi sentas vin parto de la komunumo ĉirkaŭ LF kaj rekonas la valoron de nia laboro, konsideru jarfinan donacon por subteni nian agadon – estu kunprotagonisto de nia kultura aventuro, jam preskaŭ sesdekjara.
Aldonu komenton