Libro pri D-ro Ivan Kirĉev

HeKo 335 2-B, 30 jul 07


La Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” partoprenis en projekto de la urbestraro de Razgrado (Bulgario) pri eldono de preskaŭ 350-paĝa libro dediĉita al d-ro Ivan Kirĉev. Kompilintoj de la libro estas Dimitar Petrov kaj Svilen Marinov.

Speciala ĉapitro rakontas pri la esperantista agado de d-ro Ivan Kirĉev kiel motoro de la esperantista vivo en la urbo kaj la regiono, inciatinto, fondinto kaj unua prezidanto de la kulturdomo ĝis sia forpaso, por kio li estis distingita per ŝtataj ordenoj kaj ankaŭ titolita “honora civitano” de Razgrado.

La patrono la kulturdomo estis ne nur elstara kuracisto kaj sciencisto sed ankaŭ inventanto de medikamentoj vaste aplikataj.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.