Lingva Komitato komisiita pri Fjota normo

HeKo 464 7-B, 20 dec 10

La Lingva Komitato de Esperantio estis oficiale komisiita konsiladi pri la preparo de la unua gramatiko de la lingvo Fiote, parolata de la kabinda popolo. La komision liveris la kabindaj reprezentantoj hodiaŭ al la Konsulo, kiu transdonos ĝin al la aktisto de LK.

La fjota estas bantua lingvo, tre proksima al tiuj parolataj en la najbaraj teritorioj de la du Kongolandoj. Tial la LK certe petos la helpon de bantuologoj, kiuj ne mankas inter la afrikaj Esperantianoj. Kompreneble kunlaboros ankaŭ kabindaj fakuloj.

Estas la unua fojo kiam, por ellabori la definitivan formon de aŭtoktona lingvo, ĝiaj parolantoj sin turnas al esperanta instanco, en la konvinko ke la lingvoplanaj spertoj ĉe esperanto-fakuloj povas multe utili al ili. Se la projekto (kiu ricevos modestan financadon de neesperantistoj) plenumiĝos, ni havos konkretan ateston pri la kompetento de Esperantio pri la lingvofarado. Grava agnosko, ŝuldenda al raŭmistoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.