Lingva Komitato unuanime rifuzas transgenran pronomon

HeKo 728 7-C, 29 feb 20

La Lingva Komitato de Esperantio ricevis tri demandojn el la Kapitulo de la Esperanta Civito:

1) Ĉu la Lingva Komitato taksas necese, ke en la oficialaj dokumentoj de la Esperanta Civito oni uzu transgenran pronomon? 2) Se jes, ĉu oni kondutu laŭ la Lingvaj Respondoj 90 kaj 91 de Zamenhof aŭ oni adoptu neologismon? 3) Se adopti neologismon, ĉu ĝi estu “ri” aŭ alia?

El dek du LK-anoj respondis dek: naŭ nee al la unua demando, unu sindetene. Konsekvence ne necesis respondo al la ceteraj demandoj. Tamen iuj LK-anoj esprimis interesajn komentariojn, interalie pri la maltaŭgeco de la proponita pronomo “ri”.

La koncerna raporto estos ekzamenata dum la 5-a Lingva Kolokvo de KCE en Ĉaŭdefono, 30 aprilo — 3 majo 2020.

Pri la sama temo la Akademio de Esperanto ĝis nun silentis.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.