Lingva Seminario en Buĵumburo

HeKo 416 9-C, 7 jan 10

Sen. Marie-France Conde Rey, Vickonsulo de la Esperanta Civito, kiel profesia instruistino dediĉos du tutajn tagojn de sia restado en Burundio al lingva seminario. La iniciato estas subtenata de la esperanto-fako de la Societo Internacia por la Paco Universala, kiu membras en la Pakto. Ĝi disvolviĝos en Buĵumburo lundon kaj mardon 11-12 januaro, ĉe Afrika Esperanto-Instituto.

Sen. Conde Rey gvidos seminarion laŭ nivelo B2, reference al la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. La partopreno en la seminario estas senpaga kaj malfermita al ĉiu esperantisto, sed nur la Esperantianoj, nome tiuj kiuj havas la esperantan civitanecon, ricevos de Kultura Centro Esperantista atestilon validan por la eventuala peto de ekvivalentigo de LTSEC-diplomo.

La enhavo de la seminario estos esence turnita al leksiko, morfologio kaj sintakso de nia lingvo, kaj ankaŭ al specifaj didaktikaj demandoj. La kunlernado ne havos akademian karakteron, sed baziĝos sur la rekta praktikado.

Pliaj informoj ĉe la responsuloj de SIPU.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.