Lingvaj rajtoj en la venonta KCE-kolokvo

HeKo 838 9-B, 21 jun 24

“Inter minoraj, minorigitaj, minoritataj kaj eĉ malpermesataj lingvoj: kia rolo por esperanto?” estas la temo de la 11a Lingva Kolokvo, kiu disvolviĝos ĉe Kultura Centro Esperantista 1-4 majo 2025. La temo ebligas kunlaboron kun la PEN-Komitato pri lingvaj rajtoj kaj tradukado, kaj ankaŭ kun diversaj etnistoj en Esperantio.

Pli ol jardekon KCE arigas intelektulojn por diskuti pri vivanta lingvo de vivanta komunumo (en la sociologia signifo de “Gemeinschaft”, el kiu Esperantische Gemeinde kiel germanigo de Esperanta Civito). La iniciaton aŭspicias la Lingva Komitato de Esperantio, kies membroj (speciale la itallingve edukitaj Perla Martinelli, Carlo Minnaja, Giorgio Silfer, lastatempe Alessio Giordano) estas asiduaj partoprenantoj.

Prelegontoj bonvenas: sufiĉas sendi sian proponon al kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)

Dum paŭzoj en la kolokvo probable okazos la jaraj Asembleoj de KCE kaj de LF-koop. Teorie estas kunvokebla ankaŭ la inaŭgura sesio de la nova Parlamento de la Esperanta Civito, sed tion povas decidi nur la eliranta kaj la eniranta Konsuloj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.