Lingvopolitiko en "Heroldo de Esperanto"

HeKo 408 1-B, 23 okt 09

En la lasta numero de “Heroldo de Esperanto” (2144, 12:2009) reflektoroj al lingvopolitiko, koincide kun la Eŭropa Tago de Lingvoj, sed ne nur: el Strasburgo, Berlino, Stokholmo, Bratislavo kaj Budapeŝto venas pluraj gravaj novaĵoj — foje bonaj, foje ne. En la unua paĝo, pensiga ankaŭ la informo de prof. d-ro Humphrey Tonkin pri la stato de Esperantic Studies Foundation.

Pluen per novaĵoj el tri kontinentoj: la nova esperantigo de “La Dia Komedio” de Danto prezentita en Italio; Civito de Paco projektata en Burundio; muro en Brazilo kaj jubileo en Kolombio; ARKONES en Pollando kaj instruado plurloke.

Interesa hipotezo de d-ro Giorgio Silfer por klarigi kial esperantismo ne venkis en la dudeka jarcento. Revenas la Funda…komento de André Cherpillod. Humuraĵo de Leen Deij, krucvorta enigmo de La Sfinkso kaj meditaĵo de c-ano Anatolo Gonĉarov.

HdE estas eldonata, posedata kaj administrata de LF-koop. Ĉefredaktoro c-ino Aneto Muhlemann, kongresa redaktoro c-ano Dieter Rooke. Varbekzemplero estas petebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.