Lingvotestado sukcesa en Togolando

HeKo 414 7-B, 29 dec 09

Hieraŭ dum la 17a Togolanda Esperanto-Kongreso kompletiĝis la tria lingvotesta sesio en Afriko, rajtigita de Kultura Centro Esperantista pere de TIETo. Ekzamenis c-anoj Mensah B. Attiogbe-Agbemadon, Koffi Doumegnon, Koffi Gbeglo. Unuafoje okazis ankaŭ B-gradaj ekzamenoj en la nigra kontinento.

Laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (direktivo Muhlemann) atingis la diplomon A.1 (enira nivelo): Kodjo Akpayedo, Kokou Selete D’Almeida, Koffi Kossou Degbe, Kodjo Ekoue Dovi (ĉiuj el Lomeo); atingis la diplomon A.2 (fundamenta nivelo): Messan Agbégnigan Aholu, Kodjovi Avomenou, Marcellin Bayita, Komlan D’Almeida, Codjo Rulisco Djonko (togolandanoj), Alexandrine Omba Tschamena (el Kinŝaso, Kongolando), Wilfrid Vodji (el Kotonuo, Benino); atingis la diplomon B.1 (intera nivelo): Kossi Tete Ajena, Aminda Gbeglo, Hezekiel Kede Gadji, Koffitche Koufionou (ĉiuj el Lomeo); atingis la diplomon B.2 (kapableca nivelo): Gadoufla Kingslim Edah (el Kara, TG), Dzifa Gbeglo (el Lomeo), Tchatikpi Ouro-Agoro (el Sotoboua, TG). Entute 17 diplomitoj el 22 kandidatoj. La selekto trafis precipe en la A1-nivelo.

Gratulon al la sukcesintoj! La surlokajn kostojn transprenis TIETo, dum la kostojn por la diplomoj transprenas sponsoroj trovitaj kadre de la Pakto por la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.