Lingvotestado tra Afrika Esperanto-Instituto

HeKo 754 7-B, 14 feb 21

Konforme al direktivo Muhlemann pri la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, Afrika Esperanto-Instituto en Buĵumburo estas institucio delegita de Kultura Centro Esperantista por lingvoekzamenoj laŭ LTSEC, en la nemediteranea Afriko.

La rajtigitaj ekzamenistoj estas c-anoj Mushoshi Birindwa, Abdoulrahman Bukuru, Oscar Nizigiyimana, Eric Nsengiyumva. Ili rajtas duope testi pri la gradoj A kaj B, ne pri la grado C (por tio necesas C2-diplomitoj, kiuj mankas en Afriko). Provizora kunordiganto de la lingvoekzamenoj estas c-ano Nizigiymana, profesie lernejestro.

Afrika Esperanto-Instituto, kiel establo aliĝinta al la Pakto, rajtas peri petskribojn por la civitaneco; sed ĝi garantios nur por la petantoj kiuj havas almenaŭ la fundamentan diplomon (nivelo A2): la enira diplomo (nivelo A1) ne sufiĉas, kongrue al la art. 2 par. 2 de Lex Valeria (pri familia juro): “La scipovo de esperanto estas atestenda per la posedo de LTSEC-diplomo A2”.

AEI estas pormomente la sola paktinto kiu aplikas tiun normon ekster la parenca civitaniĝo: tion motivas la fakto, ke AEI ne havas individuajn membrojn, do ne povas garantii aŭtomate por individuaj petskriboj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.