Lingvotestaj sesioj en somero 2009

HeKo 397 7-B, 23 jul 09

Post la lingvotesta sesio en Malago (Andaluzio, 4 julio 2009) al kiu aliĝis dek unu kandidatoj, kaj kiun sukcese trapasis dek (kvin por A1 kaj kvin por A2), aliaj sesioj okazos ĉi-somere, laŭ diversaj niveloj, konforme al la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.

En Lomeo (Togolando) 29 julio 2009 TIETo organizos, laŭ delego de Kultura Centro Esperantista, lingvotestan sesion laŭ la niveloj A1, A2 kaj B1. La ekzamenoj disolviĝos ĉe Institut Zamenhof. Testos c-anoj Koffi Gbeglo kaj Koffi Doumegnon.

En Ĉaŭdefono (Svislando) 16 aŭgusto 2009 KCE organizos lingvotestan sesion laŭ ĉiu nivelo, se estos kandidatoj. Pormomente kandidatiĝis personoj por B2 kaj C1. La ekzamenoj disvolviĝos ĉe la Esperanto-Domo. Testos sen. Perla Martinelli kaj sen. Bertil Nilsson. Pliaj informoj por eventualaj interesatoj estas akireblaj ankaŭ tra nia redakcio.

Intertempe, tuta studlisto aktivas, por prepari esperantistojn en Andaluzio al la atingo de diplomo B2 aŭ C1. La preparan perkorespondan kurson iniciatis KCE, kunlabore kun Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, kadre de la partnereco stimulata de la Pakto por la Esperanta Civito. Instruas Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.