Karaj legantoj,
Kun granda ĝojo ni prezentas al vi la novan, 338an numeron de Literatura Foiro. Kiel kutime, ĉi tiu numero surprizas nin per riĉeco kaj diverseco — interplektado de literaturo, kulturo, historio kaj socipolitikaj pripensoj.
Uverture ni trovas poeziaĵon de Giorgio Silfer, Leginte alies poemon jarfine, kiu portas nin “paŝon post paŝo sentime” al fascina eseo de Stasia Chylicki pri la historio de podkasto kaj iliaj esprimoj en Esperantio. La aŭtoro klarigas, kiel podkastoj revekis tradicion de parola kultura esprimo en la cifereca epoko, ebligante al esperantistoj tutmonde aŭskulti, lerni kaj kunhavigi siajn voĉojn.
Al rakonto kondutas nin Yin Jiaxin per sia Kaŝbileto en la angla, kiu kaptas la malfacilaĵojn kaj esperojn de juna lernanto en fremda lingvo. Samtempe, jida fragmento el Israel Singer malfermas al ni fenestron al konstelacio da interplektiĝantaj homaj destinoj; la specimenon, tradukita de Perla Martinelli, sekvas sama kontribuo de Bertil Nilsson, kiu konkludas la partan esperantigon de la romano Mi ne nomiĝas Miriam, de Majgull Axelsson.
Lirike ĉirpas Minosun per la poemo Pasero, tuj poste ni trovas literaturan analizon de Nikita Pimenov pri la romano Krimo kaj Puno de Dostoevskij. Juan García del Río proze ludas vortmelodion nin transportantan al Afriko, dum Alessio Giordano kunigas arton kaj filozofion per eseo pri la rolo de muziko en antikva Helenio.
Kiel oficiala organo de Esperanta PEN-Centro, Literatura Foiro raportas pri la lasta manifesto de PEN Internacia, “Pri la defendo de Naturo”, en traduko de Giorgio Silfer, kiu interalie recenzas la filmon La torina ĉevalo (2011), omaĝe al László Krasznahorkai, Literatura Nobel-premiito 2025, el kies romano la filmo inspiriĝis, kaj proponas kulturpolikitan analizon pri la koncepto de “Esperanto-Domo”.
Okaze de la 2a datreveno ekde la forpaso de nia amikino kaj redaktoro Marie-France Conde Rey, kuraĝa virino kun granda koro kaj amo al nia lingvo, ni reproponis omaĝe al ŝi la krokizon Meritlisto. Stella Meester rememorigas senfinan bataladon de Vera Vigevani Jarach, unu el la “Patrinoj de Plaza de Mayo” — memoraĵo plena de aŭtenta homeco; Perla Martinelli enkondukas pri Jane Goodall, modela sciencisto kun naturamika sinteno kaj etologiaj interesoj.
En la lingvistika fako, Alessio Giordano gvidas nin tra lastaj eltrovoj ĉe biolingvistiko kaj evolua teorio, pri la lingvaj kapabloj de cetacoj. Fernando Pita intervjuas Rapha Pinheiro, brazilan bildstriiston kaj docenton, kiu rakontas sian vojon al Esperanto kaj sian artan vivon.
Ĉi tiu numero estas tiel riĉa kaj varia, ke certe ĉiu leganto trovos en ĝi ion, kio tuŝos la koron kaj ekvokos pensojn. Ni dankas vin pro via fidelo kaj kuraĝigas vin partopreni en la kulturna dialogo, kiu vivas en la paĝoj de Literatura Foiro.
Fermas la numeron, la lasta de tiu ĉi jaro, recenzoj pri Oliver Schott, Neeskluzivaj rilatoj ja indas, kaj Ranja Zafinifotsy, Kiel herbo en vento, respektive de Alessio Giordano kaj Carlo Minnaja.
Legu la enhavtabelon!
La revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop, abonu por la nova jaro tra Esperanta Kulturservo!
Komentoj
04a Nov 2025 Mar - 06h59
En la artikolo estas mencita “eseo de Stasia Chylicki”. Ŝajnas ke temas pri la pola nomo, aŭ mi eraras? Se estas pola nomo, ĝi estas skribita malkorekte ĉar Stasia estas virina formo de antaŭomo kaj Chylicki estas vira formo de familia nomo. Do korekte devus esti aŭ Stasia Chylicka aŭ Staś Chylicki. Aŭ eble temas pri iu “tria” ĝendero (sekso) tiam, ekskuzu mian demandon, tamen en la pola lingvo ĝi ne ekzistas. Aŭ tute ne temas pri pol(in)o…
04a Nov 2025 Mar - 08h54
Efektive, temas pri plumnomo elektita de la aŭtoro, uzata ankaŭ por la romano “Serendipeco”, FEI, 2025.
04a Nov 2025 Mar - 13h14
Estas diversaj kialoj ke homoj kaŝas sin malantaŭ plumnomoj, pseŭdonimoj aŭ ŝanĝas siajn verajn nomojn… Ĝis nun mi ĉiam subskrbas miajn tekstojn per mia vera nomo. Eble baldaŭ mi ankaŭ devos moviĝi al la subtera agado kaj uzi plumnomon ĉar la registaro de Tusk kune kun la “maldekstrularo” intencas enkonduki profundan cenzuron en interreto. Tiel pro kritiko de io ajn kion faras la koruptita pro-EUa registaro en Varsovio pli da homoj troviĝos en malliberejoj. Jen la belaj standardoj de demokratio “à la Bruxelles”… :)
Aldonu komenton