"Literatura Foiro" havos du kunĉefredaktorojn

HeKo 872 5-B, 3 maj 25

Ekde la jarkolekto 2026 (sinsekve la 57a) la revuo “Literatura Foiro” havos du kunĉefredaktorojn, el kiuj unu (Perla Martinelli) okupiĝos precipe pri beletro kaj alia (Alessio Giordano) precipe pri eseoj, planlingvistiko, recenzoj, kulturpolitiko: la kunredaktado daŭros tutan jaron kaj estos renovigebla aŭ transformebla fine de la jarkolekto. Similan sperton LF havis en 1995-96 kun Ljubomir Trifonĉovski.

Tio estis la plej grava decido dum la ĝenerala Asembleo de LF-koop, kunsidinta hodiaŭ en Ĉaŭdefono; aldone, la redakcio kunvenos pli ofte ol lastatempe. Kadre de la produktado la Asembleo aprobis ankaŭ la eldonon de novaj libroj dum la nuna Trijara Laborplano.

Ne mankis administraj zorgoj: LF-koop ekde hodiaŭ postulos pagon de reklamoj, se sur la dorskovrilo kaj menditaj de paktinta establo. Pli alta sumo estos petita por la preso kaj la ekspedo de “Heroldo de Esperanto”, posedata de KCE.

(lf-koop)

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.