"Literatura Foiro" kaj la Goldoni-jaro

HeKo 323 7-B, 12 feb 07

La kovropaĝoj de “Literatura Foiro” spertas ŝanĝon en 2007. Ne nur pro la paŝtele desegnitaj scenoj el diversaj komedioj de Carlo Goldoni, sed ankaŭ pro la aperigo dorse de resumo en la franca (kaj resumetoj en angla kaj hispana) pri la enhavo de la koncerna numero. Tiu novaĵo, en la laborlingvoj de PEN Internacia, kun emfazo pri la franca, laŭ la Konstitucio de la Esperanta Civito, originas el la bezono informi ankaŭ la ne esperantlingvan publikon pri la evoluo de nia literaturo kaj la ĉeesto de nia lingvo en aliaj literaturoj.

Esperantistoj kaj ilia lingvo rolas de tempo al tempo en la fikcio teatra kaj kinematografia de diversaj kulturoj. Pli kaj pli ofte okazas mencioj: ĝuste unu el la lastatempaj rilatas al Goldoni, kies eble plej eŭropa komedio, “Kurioza okazaĵo”, post duonjarcenta foresto el la rivalto (kontraste al ĝia granda sukceso antaŭ la dua mondmilito) ree estas ludata, unuavice en Romo. Inter la pli ol dudek lingvoj al kiuj ĝi estis tradukita la ĵurnaloj mencias esperanton.

Perla Martinelli elektis por traduko iom malpli konatan komedion, “La ruza vidvino”, ĉar ŝi konsideras ĝin unu el la plej interesaj por nia publiko. Kun venecianino kiel protagonisto, unu el la Goldoni-figuroj kiuj pruvas ke en la Dekoka virinoj kapablis uzi sian inteligenton pli ol en modernaj socioj; kaj kun la kontrasto inter la naciaj trajtoj de la kvar svatantoj: itala, franca, hispana, angla. Agrablan Goldoni-jaron!

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.