La 337a numero de Literatura Foiro (oktobro 2025) daŭrigas la mision de nia revuo samtempe observi kaj formi la esperantan kulturon, proponante plurisman, internacie orientitan enhavon, kie tradicio kaj novigo harmonie interdialogas.
Ĉi tiu eldono malfermiĝas per la poemo Nokto morna de Minosun, kiu elvokas sentojn de sombro, soleco kaj nostalgio. Sekvas eseo de Giorgio Silfer pri la ĉi-jara temlinio, “la graveco de radiofonio por nia lingvo”, retrospektivante la historion de Esperanta Songazeto, dek du kasedoj produktitaj de LF-koop por konservi rarajn materialojn muzikajn, teatrajn kaj radiajn en esperanto.
La proza sekcio prezentas vastan gamon da voĉoj – de la ĉina novelo Aŭgurado de Yin Jiaxin, kiu interplektas sorton kaj elekton, ĝis fragmentoj el la itallingva romano La konscienco de Zeno de Italo Svevo, kiuj traktas en nekutima maniero la timon pro subita atingo de milito. La sveda prozaĵo Mi ne nomiĝas Miriam de Majgull Axelsson, tradukita de Bertil Nilsson, daŭrigas eron aperintan jam en la antaŭa numero kaj invitas la leganton pripensi la temon de identeco, memkaŝado kaj la bedaŭrinde plu aktualan problemon de etna diskriminacio.
La numero ampleksas diversajn artajn ĝenrojn: Nicolino Rossi per la soneta ciklo Ĉu eblas trasemajni la missentojn? pentras per poezia lingvaĵo la psikan vojaĝon de individuo tra grizaj tagoj de la semajno, dum Elena Popova, en siaj Impresoj, proponas marĝenajn miniaturaĵojn, kie naturo kaj emocioj kunfandiĝas. En la eseo de Giacomo Comincini pri la muziko de la japana Amamio-insularo, oni analizas la politikan valoron de arto kaj la konstruadon de identeco.
Renée Triolle recenzas la kanadan filmon Une langue universelle, de Matthew Rankin, kie la reĝisoro, mem esperantisto, lanĉas tien kaj tien ĉi signalojn kiujn esperantisto certe facile rekonos. En la rubriko “Nobel-inoj”, du kontribuoj de Helmi Martikainen kaj Oleksandra Matviichuk atentigas pri la agoj kaj spertoj de virino el Ukrainio, kiu defendas homajn rajtojn eĉ en la plej malfacilaj tempoj, transdonante mesaĝon de respondeco kaj espero por la tuta mondo.
La muzika rubriko de Juan García del Río prezentas la nordian artistinon Eivør kaj esploras la rilatojn inter folkloro, moderna muziko kaj insula identeco; Massimo Acciai Baggiani per Nirvano invitas la leganton al metafizika medito pri senmorteco, dum Thiago Pitta lingve analizas la planitan idiomon de la fremena popolo, aperinta en la filmo Dune. La rubriko “Femina paĝo” emfazas socian engaĝiĝon kaj kaj “En vitrino” prezentas freŝ-aperintajn librojn, interalie la romanon Istanbul’ Istanbulo de Burhan Sönmez (recenzis Vinko Ošlak) kie urbo iĝas prismo disradianta la temojn de identeco, rezisto kaj justo.
Tio kaj alio pli aperas en la oktobra numero de Literatura Foiro, proponanta tekstojn plektantajn literaturon, arton, politikon, lingvistikon kaj socian respondecon, kun kontribuoj de esperantistoj el ĉiu parto de la mondo, en dialogo inter si pri la gravaj temoj de nia epoko. Tio igas LF aperta forumo por ĉiu strebanta liberecan penson kaj kulturan kreskon per esperanto.
La revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas la oficiala organo de Esperanta PEN-Centro.
Legu la enhavtabelon. Abonu tra Esperanta Kulturservo.
Disfloru la esperanta kulturo!
Komentoj
10a Sep 2025 Mer - 16h17
Laŭ la supra informo pri la enhavo de la oktobra n-ro 337 de LF, mi ege atendas la alvenon de la revuo al Budapeŝto, al mia adreso, por ĉiun artikolon, poemon, recenzon atente, ĝuonte legi.
Gratulon al la ĉefredaktoro Perla Martinelli kaj al la vicĉefredaktoro Alessio Giordano.
Aldonu komenton