"Literatura Foiro" - pli ampleksa, sed sampreze

HeKo 775 4-B, 4 nov 21

La kultura revuo “Literatura Foiro” aperas ekde 2019 pli amplekse (kromaj ok paĝoj), en 2021 eĉ kun suplemento: preskaŭ ok numeroj anstataŭ ses, daŭre je la prezo de 2019!

Por 2022 la Internacia Abontarifo fakte ne kreskas: 56 anstataŭ 55 svisaj frankoj; nur pro la kurza aktualigo ĝi kreskos alivalute (ekz. 54 eŭroj). Por favori la fidelajn abonantojn, ĝis 31 januaro 2022 validos la malnova tarifo. Dankon pro tuja reabono!

La kovriloj de la venonta jarkolekto estos dediĉitaj al la revuo kaj eldonejo “Literatura Mondo” (1922-1948), kaj ĉiu numero enhavos interesan eseon pri ili. Pri “Literatura Mondo” temas ankaŭ la parolago de Giorgio Silfer “Invit” al Njugatesko”, kiu premieris en Budapeŝto dum la unua ARTE, 2016.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.