Literatura kafejo en Budapeŝto dum 2015

HeKo 569 8-B, 21 dec 14

Fajszi Amika Rondo, kun la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, preparas la liston de la literatura kafejo en Budapeŝto, ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko, por la nova jaro. La kafejo daŭre okazos en la tria ĵaŭdo de la monato, kun paŭzo en julio, aŭgusto kaj decembro.

Inter la gastoj: c-ano Zlatoje Martinov pri “Literatura Foiro” (16 aprilo); sen. Walter Zelazny pri la esperanta varianto de sia libro pri Zamenhof (21 majo); sen. Giorgio Silfer pri la historio de la esperanta teatro (18 junio); sen. Georgi Mihalkov pri la lasta verko de Julian Modest (17 septembro); c-ano István Nemere en oktobro aŭ novembro.

La definitiva programo estos komunikita al la nova direktorino de la biblioteko, kiu enposteniĝis antaŭ monato.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.