Literatura kafejo en Malago pri la turka intelektularo

HeKo 617 8-B, 8 okt 16

Fine de intensiva esperanto-kurso, kiun li mem sukcese partoprenis, prof. Zeki Ergas gastis hieraŭ vespere ĉe literatura kafejo en la naturamika Esperanto-Domo de Andaluzio. La temo estis “La intelekta situacio en Turkio”, kaj la renkonto kun esperantistoj kaj lokaj verkistoj estis kvazaŭ apendico de la ronda tablo pri Turkio kaj Kurdio dum la ĵusa PEN-mondkongreso, kiun prof. Ergas ne ĉeestis.

La svisa verkisto, hebreo el turka deveno, klarigis multajn detalojn pri la situacio en Proksima Oriento, per la interpretado de sen. Giorgio Silfer. El lia prezento enfokusiĝis la malfacila pozicio de Usono en la regiono, ĉar implikita en la fiaskinta ŝtatrenverso inspirita de la Gülenistoj.

La turka intelektularo, inkluzive de la PEN-centro, grandparte gravitas en la sekularisma areo, do la partio de la kemalistoj, nuntempe opozicia. Antaŭ la puĉo en julio 2016 ne ekzistis ŝanco de alternado en la parlamenta majoritato. La puĉo tamen, eĉ se fiaskinta, malfortigis prezidenton Erdogan; tial oni rimarkas lastatempan proksimiĝon inter lia partio unuflanke, la kemalistoj kaj la panturkaj naciistoj aliflanke.

La lustracio sekve de la puĉo montris ankaŭ la forton de la gülenismo (modera islamismo okcidentema kaj burĝema, vidalvide al la islamismo iel otomana kaj rura de Erdogan). Aksite sur vasta, eĉ transnacia reto de lernejoj, socirilate komparebla al la influo de la protestantismo en la laika Francio (vidalvide al la katolikismo), sed multege pli nombra kaj disciplinita, la gülenismo ne ŝajnas tute marĝenigebla.

Same kiel ne estas marĝenigebla la kurda demando, kie ludas rolon ankaŭ la kulturaj radikoj de la kurda popolo, ene precipe de la ŝijaismo (dum la turkoj estas sunaistoj), sed en varianto more pli liberala: la alevita.

Legu pli en Literatura Foiro

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.