Literatura kafejo honore al Helmar Frank

HeKo 592 7-B, 8 feb 16

La 30a literatura kafejo en Budapeŝto, 18 februaro 2016, estos enfokusigita al la libro “Littera scripta manet”, omaĝo al prof. Helmar Frank (1933[1973]-2013).

Fajszi Amika Rondo invitis la vidvinon de prof. Frank, d-inon Vera Barandovská-Frank, sed bedaŭrinde ŝi frakasiĝis en skiakcidento. Ŝin anstataŭos c-ano György Nanovfszky, vicprezidanto de Esperanta PEN-Centro kaj prezidanto de FAR.

Kiel kutime la literatura kafejo disvolviĝos en la Landa Fremdlingva Biblioteko, ekde 17h30. Por la sukceso de la aranĝo helpas c-inoj Anna Bartek kaj Klára Szabó, kaj la stabo de la biblioteko. Kunlaboras ankaŭ s-ro Imre Keményfi.

En marto ĉe la literatura kafejo gastos c-ano Bertil Nilsson, prezidanto de Esperanta PEN-Centro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.