Literatura kafejo kun Endre Dudich en Budapeŝto

HeKo 526 8-B, 21 feb 13

Endre Dudich, geologo, kaj Albert Gesztesi, astronomo, gastis ĉe la kvara literatura kafejo organizita de Esperanta PEN-Centro kaj Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto, ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko. Ili akompanis atentan publikon al la esploro de Luno, kun lumbildoj.

La prelegantoj respondis al pluraj demandoj: lunvojaĝoj (Lukiano, Kepler, Cyrano); la konkuro inter Usono kaj Sovetunio 1957-1972; ĉu ercofosado estus profitodona sur Luno; kiuj hungaraj nomoj troviĝas sur la lunmapo; la situacio en 2012, kun pluraj triamondaj konkurantoj.

La kunvenon prezidis c-ano d-ro György Nanovfszky. Kunorganizis sen. Anna Bartek. Nome de la Biblioteko ĉeestis f-ino Anikó Nemes, responsa pri ĝia esperanto-fako, inkluzive de la Fajszi-kolektaĵo.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.