Literatura kafejo kun jubileanta Nemere

HeKo 568 3-B, 21 nov 14

La fondumo Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto havis sian monatan literaturan kafejon hieraŭ vespere en la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK). Ĉi-foje la programo estis dediĉita al la mondfama hungara/esperantista verkisto István Nemere, kiu 8 novembro 2014 festis sian 70-jariĝon.

La vesperon gvidis la prezidanto de FAR, c-ano prof. György Nanovfszky, kiu koncize parolis pri la ĝisnuna kariero de c-ano Nemere – 638 aperintaj libroj, verkitaj en tri lingvoj kaj tradukitaj al dek naciaj lingvoj en dek kvar landoj. Sume dek du milionoj da eldonitaj ekzempleroj. Poste la jubileanto parolis pri sia verkista agado kaj respondis la demandojn de la gvidanto de la kunveno.

La sukcesa vespero finiĝis kiel kutime: la partoprenantoj aĉetis librojn de la aŭtoro kaj en esperanto kaj en hungara, kiujn la verkisto subskribis. La vesperon partoprenis tridek personoj, esperantistoj, legantoj de Nemere el diversaj urboj kaj vilaĝoj de Hungario.

Post la literatura kafejo la estraro de la Hungaria Esperanto-Asocio varme kaj tutkore salutis kaj gratulis István Nemere kaj transdonis la donacon de la hungara esperantistaro. János Nagy, vicprezidanto de HEA, laŭtlegis poemon verkitan de Mária Eszes (el Pécs) speciale por tiu ĉi evento.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.