Literatura kafejo pri Attila József

HeKo 531 2-B, 27 apr 13

Imre Szabó, prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio kaj valora poezia tradukisto, gastis hieraŭ ĉe la sesa literatura kafejo, organizita de Esperanta PEN-Centro kaj Fajszi Amika Rondo ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto. La vespero estis dediĉita al la arto de la hungara poeto Attila József.

Interalie, c-ano Szabó kaj d-ro Blazio Wacha komparis du tradukojn de Lia poemo “Purakore”, faritajn de Kálmán Kalocsay respektive Imre Szabó. La unua traduko aperis en la libro “Urboranda nokto”, la dua en “Purakore” tradukitaj poemoj de Attila József. Estis laŭtlegitaj de la ĉeestantoj (iom malpli ol kutime) kelkaj aliaj versaĵoj de Attila József en nia lingvo. La preleganto kaj d-ro György Nanovfszky parolis ankaŭ pri la familio de Attila József kaj kial li estis persekutata la poeto.

La sekva literatura kafejo okazos la 23an de majo, samloke. La ĉefa gasto estos la eksa Konsulo, prof. d-ro Walter Zelazny, kiu prezentos premiere la esperantigon de sia verko “Ludwik Zamenhof”.

La literaturajn kafejojn prezidas c-ano György Nanovfszky, vicprezidanto de la Esperanta PEN kaj kunordiganto de FAR. Organize helpas sen. Anna Bartek, vickunordigantino, kaj f-ino Anikó Nemes, esperantlingva referanto ĉe la biblioteko. La literaturaj kafejoj kutime okazas en la antaŭlasta ĵaŭdo de la monato, ekde 18h00.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.