Literatura PEN-seminario en Dakaro

HeKo 332 4-B, 19 jun 07

Tuj antaŭ la literaturista mondkongreso de PEN Internacia, dimanĉon la 1an de julio 2007 en Dakaro, Senegalio, okazos seminario pri la esperanto-literaturo, gvidata de c-ano prof. Giorgio Silfer. La partopreno en la seminario estas senpaga, sed necesas anonci sin ĉe s-ro Yacinthe Nicolas Badji, kiu estas la loka referenculo.

Maksimuma nombro da seminarianoj: 15. Bezonata lingvonivelo: B1, prefere B2. La libroj kaj materialoj estos senpage je dispono, danke al Kultura Centro Esperantista kadre de la Pakto por la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.