Loklo gastigos la Parlamentan sesion 2021

HeKo 767 9-C, 22 jul 21

La tre bela ĉefsalono de la admirinda urbodomo en Loklo, kie kunsidas la Ĝenerala Konsilio de tiu svisa civito, gastigos la ordinaran parlamentan sesion de la Esperanta Civito, 9 aŭgusto 2021, laŭ afabla permeso de la lokla magistrato.

Pro foresto de la Konsulo kaj Vickonsulo, blokitaj de la pandemio en siaj rezidlandoj, la du branĉoj de la Parlamento, Forumo kaj Senato, kunsidos sub la prezido de la dojenoj: la delegito de “Heroldo de Esperanto” respektive sen. Agneta Emanuelsson.

Novaj normaroj estos diskutataj kaj eventuale aprobitaj. La Forumo pritraktos direktivoproponon pri la flegado de Esperanto-Domoj, la Senato amendoproponojn al Lex Lubomira kaj Lex Signaria. Temos pri la enkonduko de la honora civitaneco kaj pri reguloj koncerne la uzon kaj respekton al la flago.

Krome la Forumo elektos la novan Kortumon kaj la Senato okupiĝos pri diversaj rezolucioj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.