Lude kaj samideane

HeKo 422 9-A, 9 feb 10

La Svisa Muzeo de Ludoj en La Tour-de-Peilz (apud Laŭzano) aldonis esperanton al la ses jam elekteblaj lingvoj por vizitoj kaj laborgrupoj. Ĝia kunlaboranto d-ro Francesco Reale pretas gvidi esperantlingve tra la mezepoka kastelo kie situas la muzeo, inkluzive de fakaj laborgrupoj, por lerni specifajn ludojn: afrikajn, ĉinajn, romiajn, faraonajn ktp.

Post la muzea vizito eblas restadi en la pitoreska parko ĉirkaŭ la kastelo, aŭ promeni ĝis la proksima kastelo de Chillon aŭ ĝis Alimentarium de Nestlé en Vevey.

D-ro Reale prizorgas la organizadon ankaŭ de internaciaj kulturaj eventoj lige kun la muzeo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.