Malago honoris la Zamenhofan jubileon

HeKo 670 4-B, 17 jan 18

Sekve de kontakto inter Esperanta Naturamikaro kaj la kultura societo Sociedad Erasmiana, hieraŭ ĉi-lasta invitis prof-ron Giorgio Silfer prelegi en la hispana pri la originoj de esperanto, koincide kun la centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof, en prestiĝa sidejo ĉe la urbocentro de Malago.

Al tre interesata publiko, post enkonduko fare de la prezidanto de Sociedad Erasmiana, prof. Quintín Calle, la Konsulo de la Esperanta Civito skizis la du paralelajn fontojn de la zamenhofa idealo: unuflanke la serĉado de la perfekta lingvo, aliflanke la solvo de la hebrea demando. El la konverĝo de tiuj du elementoj fontis “Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto”.

La prelego, akompane al bildoj pri la aŝkenaza socio en orienta Eŭropo, vekis grandan atenton, interalie pro la absoluta noveco de la historia analizo rilate al esperanto, ĉe andaluza kultura medio.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.