Malago renkontas la esperanto-poezion

HeKo 530 7-B, 24 apr 13
La tre sukcesa prezento pri esperanto fare de c-ino Perla Martinelli ĉe urba biblioteko en Malago la pasintan monaton kaŭzis interalie pozitivan kontakton kun la lokaj poeziamantoj. Unu el la ĉeestintoj, prof. José Luis Pérez Fuillerat, proponis al d-ino Martinelli esperantigi poemon, okaze de baldaŭa prezento de unu el liaj poemaroj.

La prezento de la poemaro okazis hieraŭ, en la Internacia Tago de la Libro, ĉe la prestiĝa Ateneo en la ĉefurbo de la andaluza marbordo. Al la multnombra publiko la poeto proponis siajn versaĵojn, kun la asisto interalie de alia verkisto, Antonio Romero Márquez. Fine de la vespero, kun agrablaj muzikaj interaktoj, Pérez Fuillerat enkondukis gec-anojn Martinelli kaj Giorgio Silfer, per tre gratulaj vortoj. La aŭtoron aparte impresis la perfekte rimita traduko de lia poemo.

Perla Martinelli deklamis la poemon en esperanto kaj ricevis tre longan aplaŭdon. La publiko atendas prelegon pri nia literaturo la venontan junion, zorge de Esperanta PEN-Centro.

Esperantistoj ĉeestis la poezian vesperon, fakte ĉiuj membroj de Esperanta Naturamikaro, interalie la prezidanto, sen. Julio Herrero, kaj la kasistino, s-ino Milagros Abad.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.