Malpermeso pri burko kaj similaj en Svislando

HeKo 864 2-C, 12 feb 25

La kongresa buroo de la Esperanta Civito altiras la atenton al la fakto ke, ekde 1 januaro 2025, validas Loi fédérale sur l’interdiction de se dissimuler le visage (LIDV) nome leĝo pri malpermeso kaŝi la vizaĝon. Tiu leĝo specife trafas turismon, inkluzive de kultura kaj kongresa sektoroj.

La svisaj normoj konstitucie gravas por la Civito, kaze de manko de propraj normoj, kiel ekzemple la militrifuzo, kiu ne estas konsiderata delikto ĉe ni, aŭ la malrespekto al flagoj, ne tiel restrikta en Esperantio kiel en Svislando. Tial LIDV efikus ne nur en Svislando (ekzemple por Kultura Esperanto-Festivalo) sed en ĉiu lando de la mondo kie okazas aranĝo organizita de paktinta establo.

Tamen ekzistas multaj esceptoj por la apliko de la normo, inter kiuj: a) la vojaĝantoj en aviadilo; b) la lokaloj uzataj kiel legacio aŭ ambasado; c) la internaciaj konferencoj; d) la lokaloj de internaciaj organizoj, sekretariatoj de internaciaj organismoj kaj tiel plu. Konsekvence la transnaciaj eventoj kiel KEF, NAKSE, EKA, kaj la lokaloj en la Esperanto-Domoj kaj legacioj faras escepton laŭ la supraj punktoj b), c) kaj d). 

Estus oportune se la Forumo aprobus direktivon tiurilate por difini klare la normon en Esperantio.

(kb)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.