Marĉek demisiis de la LKK en Nitro

HeKo 592 3-A, 4 feb 16

Kvankam la koncerna retpaĝo de UEA daŭre montras lian portreton, s-ro Stano Marĉek jam de monato rezignis pri la respondeco de la kultura programo, kadre de la Loka Kongresa Komitato por la 101a UK en Slovakio.

Laŭ lia propra informo, lin anstataŭas s-ro Michal Martuŝov (pseŭdonime KuboF). La klarigo donita de Marĉek mem pri la demisio estas la malboniĝo de la farto propra kaj de la edzino.

La demisiinto redaktis la kongresan kurieron de la 100a UK en Lillo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.