Marco Cattaneo debutis en ALTE-laborgrupoj

HeKo 516 4-B, 1 okt 12

Kiel kutime Kultura Centro Esperantista en ekskluziveco reprezentis nian lingvon ĉe la fakaj laborgrupoj de ALTE, Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj, kiuj kunvenis en Sofio (Bulgario) 19-20 septembro 2012. La esperanto-delegito estis sen. Marco Cattaneo el Romo, tiucele trejnita dum staĝo en Ĉaŭdefono lastan februaron.

D-ro Cattaneo partoprenis du laborgrupojn. En tiu pri la enmigrintoj (LAMI) “ni finpretigis la enketilon, kaj mi sufiĉe aktive partoprenis” komunikas nia delegito, “kaj en tiu pri la inspektorado (QMS) okazadas redifino de la kriterioj. Mi ne estis tiel sperta en tiu ĉi lasta kampo, sed mi klopodis doni mian kontribuon”, konkludas lia raporto.

La konstanta delegacio de KCE ĉe ALTE (konsistanta el c-anoj Silfer kaj Cattaneo) kunsidos ĉi-semajne en Bolonjo (Italio), ankaŭ por prepari la partoprenon en la baldaŭa ALTE-jarkonferenco.




Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.