Marie-France Conde Rey nova lingva komitatano

HeKo 673 7-C, 9 mar 18

Konforme al la artikolo 2 (paragrafo 3) de Lex Academica sen. Marie-France Conde Rey estis hieraŭ nomumita kiel Lingva Komitatano de Esperantio.

La nomumo koincidis kun la Internacia Virina Tago kaj kongruas kun la strebo de la Esperanta Civito valorigi virinojn en la esperanta popolo.

Subskribinte la koncernan dekreton, la Konsulo esprimis la esperon nomumi plian lingvan komitataninon jam venontjare.

Li aparte emfazis ankaŭ la bezonon helpi kleriĝemajn sed senedzajn, ankoraŭ junajn patrinojn: en la Civito temas pri homa kategorio relative ofta (Kongolando, Kubo, Meksiko, interalie), kiu bezonas pli da subteno ol okazis ĝis nun.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.