Martinelli nova prezidanto de KCE

HeKo 676 9-B, 15 apr 18

D-ino Perla Martinelli estas la oka prezidanto de Kultura Centro Esperantista, post August Braun, Jean-Jacques Lavanchy, Mireille Grosjean, Giorgio Silfer, David Buhlmann, Sonja Brun, Daniel Muhlemann. Ŝi gvidos la kulturcentron dum tri jaroj, inkluzive la jubilean (1968-2018).

La elekto okazis hieraŭ dum la ordinara Asembleo de KCE, kiu aprobis ankaŭ la spezkalkulon (en perfekta ekvilibro) kaj la bilancon (kapitalo je 436.000 CHF: la domo mem estas asekurita por miliono da frankoj). Tamen la rezervoj en kontanto estas minimumaj: simple KCE ne povas permesi al si deficiton, kiun rapide kreas la eventuala manko de luantoj.

La triopa Komitato alelektos du pliajn membrojn.

C-ano Giorgio Silfer ne plu estas komitatano de KCE, same kiel li ne estas komitatano de aliaj paktintaj establoj (LF-koop, PEN, ENa ktp). Oportunas por lia sendependeco, ke la Konsulo ne gvidu paktintajn establojn.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.