Martinelli proponas rezolucion pri la 2008a

HeKo 324 6-C, 24 feb 07

La venonta jaro estis proklamita de Unesko kiel “Monda Jaro de la Lingvoj” kaj de Konsilio de Eŭropo kiel “Eŭropa Jaro de la Interkultura Dialogo”.

Sen. Perla Martinelli de la Verda grupo rimarkas ke la esperanta popolo devas strebi por ke ĝia lingvo adekvate ĉeestu en la programoj por tiuj oficialaj Jaroj. Tiu ĉeesto devus rilati al la prezento pri esperanto kaj ĝia parolkomunumo, sed ankaŭ al karakteriza iniciato, inkluzivanta esperanton kvankam ne specife esperantista.

Konsekvence, sen. Martinelli proponis al la Senato rezolucion kiu aprobas la aktivan partoprenon de la Esperanta Civito kaj en la “Monda Jaro de la Lingvoj” kaj en la “Eŭropa Jaro de la Interkultura Dialogo”, kaj kiu engaĝas la Kapitulon proponi framon de eblaj iniciatoj, por individua kaj kolektiva aktiveco en Esperantio dum 2008 – specife lanĉi la ideon de Monda Lingvo-Muzeo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.