Meksikurbo kiel altnivela esperanta klerigejo

HeKo 703 1-B, 6 mar 19

Danke al la Esperanta Civito, Meksikurbo havas ekde nun altnivelan klerigejon pri esperanto. Pro interkonsento kun la Konsulo, la Lernejo de Verkistoj de Meksiko ekde nun gastigos kursojn, prelegojn, literaturajn kafejojn, filmojn en esperanto aŭ la hispana pri la esperanta kulturo.

Cele al esperantologiaj kursoj, malgranda sed esenca biblioteko estos surloke disponebla. En propra ŝranko la societo DIALOGO (aliĝonta al la Pakto) gardos librostokon. La libroservo de la lernejo peros mendojn au rekte debitos librojn pri nia lingvo: la unua estas “Breve historia cultural de la comunidad esperantófona”, kiun la eldonejo kaj la aŭtoroj premiere prezentos ĝuste en la aŭlo de la lernejo, 13 marto 2019.

La plej oftaj prelegistoj kaj kursgvidantoj, dum ĉi tiu jaro, estos gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer; sed aliaj kvalifikitaj esperantologoj venos de eksterlande, eĉ eksterkontinente. La unua (hispanlingva) prelego okazos morgaŭ, pri la esperanta teatro.

La lernejo proponos sian esperanto-servon al la tuta Ameriko, ne nur al Meksiko. En la ĉefurbo facile oni organizas loĝigan servon, kaj vidalvide al la lernejo funkcias tute konvena restoracieto. Cetere, la lernejo mem havas kafejon por agrablaj paŭzoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.