Ministro vizitis la parlamentan sesion de la Esperanta Civito

HeKo 669 2-C, 30 dec 17

Ministro de la Burundia Registaro honoris la ferman kunvenon de la parlamenta sesio de la Esperanta Civito, en Buĵumburo 27 decembro 2017. Lin akceptis la prezidanto de SIPU kaj la Vickonsulo, kiuj dankis lin pri la vizito.

Koincide kun la vizito, la Senato aprobis la anstataŭigon de la demisiinta sen. Chamberline Nguefack per la unua el la neelektitoj de la Verda Listo, c-ano Alphonse Waseka. Samtempe ĝi aprobis la definitivan anstataŭigon de la Konsulino per sen. Giorgio Silfer, kiu fariĝis Konsulo. Sen. Frederiko Nimubona, aplike al la art. 20 par. 4, fariĝis Unua Vickonsulo.

Tuj post tiuj anstataŭigoj la parlamenta sesio estis fermita, elĉerpinte la tagordojn.

(HeKo 669 2-C, 30 dec 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.