Misio de sen. Manuela Blanco en Stokholmo

HeKo 777 6-C, 9 dec 21

Sen. Manuela Blanco restadis du semajnojn en Stokholmo, kadre de misio subtene al la norda legacio de la Esperanta Civito. Tiucele ŝi renkontis diversajn aktivulojn: inter ili situas kunlaborantoj por la nordeŭropa areo.

Esperantologian kaj socikulturan trejnadon ŝi ricevis de c-ano Bertil Nilsson. Samtempe ŝi plenumis taskojn kadre de sia kapitula mandato kiel vickonsulo pri socialaj aferoj, interalie viziton ĉe la historia arkivo de la laborista movado (kiu enhavas gravajn esperanto-dokumentojn, ekzemple pri la revuo “Norda Prismo”. Pri tiu arkivo cirkulis la onidiro, bonŝance malprava, ke ĝi estos baldaŭ likvidita.

C-ino Blanco viziton Svedion denove en printempo kaj en somero 2022.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.