Mono forgesita en roterdamaj tirkestoj?

HeKo 913 9-B, 25 jun 26

Inter la literaturaj konkursoj, la Belartaj disdonas plej multe da mono: se verko gajnas nur cent eŭrojn per la Laŭro de la Akademio, la “infanlibro de la jaro” ricevas pli ol la kvinoblon; de kie venas tiom da mono?

Hispana UEA-komitatano ĵus esprimis bazan dubon pri la financa raporto de la UEA-direktoro: ĉu la spezokonto rilatas nur al la administraj spezoj, do tiuj aperantaj en la “buĝeto” pri kiu ni diskutis en aliaj momentoj? Kie ni povas studi la spezojn ligitajn al la fondaĵoj? En la dosiero “Bilanco”, en Pasivoj, mi vidas listojn de fondaĵoj, ofte kun diferencoj inter la valoroj de la jaroj 2024 kaj 2025, sed mi ne scias ĉu la koncernaj diferencoj estas enkalkulataj kiel el- aŭ en-spezoj ie en la dosieroj.

Preterlasante la fakton ke UEA nomas “fondaĵoj” tion kio estas fondusoj, la tute prava dubo kondukas al la malkovro ke jam de tri jaroj neniu raportas detale pri ili. Antaŭ tri jaroj ili enhavis ofte ne multe da mono, en iuj kazoj iom pli ol dekmilon da eŭroj, sed la belarta fonduso esceptas, per preskaŭ sesdek miloj!

Kial UEA ne uzas tiun monon por financi produktadon, beletran, muzikan ktp? Kial ili restas izolitaj en preskaŭ dolĉa farniento atende al militfino, kvazaŭ germanaj soldatoj en Norvegio?

Legu pli en “Heroldo de Esperanto” n-ro 2379

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.