Morgaŭ je 13h00 CET telekunsido fermos la Forumokonsulton pri la direktivo proponita de Afrika Esperanto-Instituto pere de forumano Jean-Sacha Barikumutima, pri la aliĝo de establoj al la Pakto.
Forumanoj, kiujn pro ajna kialo ne atingis la ligilo al la kunsido, bonvolu peti ĝin de la Konsulino.
Ĝis nun neniu forumano komunikis rimarkon, kritikon, amendoproponon. Sola escepto estas la redakcio de “Heroldo de Esperanto”, kiu esprimis formale sian apogon, kaj tiel fariĝis kunproponanto.
La definitiva aprobo de la direktivopropono povos okazi dum la Parlamenta sesio fine de decembro 2026.
— Afrika Esperanto-Insituto
Aldonu komenton