Mortis la plej interesa en la SAT-gazetaro

HeKo 472 3-A, 2 mar 11

Tiu ĉi estas nia lasta numero: de nun “Laŭte!” ne plu aperos.

Kiam mi eniris hospitalon en Aĝeno, meze de novembro, estis preskaŭ preta la novembra- decembra numero. Restis farota la presado , kiun mi devige prokrastis, esperante, ke mi trovos taŭgan periodon ekster la hospitalo por plenumi ĝin antau la jarfino. Plilongiĝis la restado en Aĝeno. Efektive, mi povis presi kaj prepari la ekspedon nur meze decembro.

Al ĉiuj kiuj dum pli ol tridek jaroj vivigis la gazeton: perantoj, kontribuantoj, abonantoj ktp, ni kore dankas, petante indulgon pro la decido. Al kiuj anticipe reabonis aŭ disponis monprovizon ĉe “Laŭte!” aŭ la broŝurservo ni klopodas iel repagi aŭ kompensi per sendado de broŝuroj laŭ ilia elekto.

Eventuale ni konservos kontakton kun vi per cirkuleroj, kaj se revenos sufiĉe da laborforto, mi pretos eventuale kontribui laŭ sugestoj.

Kun plej amika saluto de Kribo* kaj Solanĝa

*Christian Baudé, Francio


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.