Multaj esperantistoj riskas esti spionataj

HeKo 433 9-A, 19 apr 10

Lastajn jarojn la centralizitaj servoj kiel Ipernity kaj Facebook, la misnomitaj sociaj retoj, multe populariĝis inter la esperanto-parolantoj. Hodiaŭ mi legis en esperantlingva blogo pri la potenco de Facebook por retigi kaj ligi homojn, sed kio plej interesis min estas la konstato de tiu blogisto pri kiel danĝera povas esti Facebook por la komuna kaj individua libereco.

Tiu konstato tuj venigis al mia kapo kion antaŭ kelkaj tagoj skribis David de Ugarte en sia blogo pri Facebook kaj la falsaj amikoj; jen traduko:

“Ĉu vi kredas ke la tuta mondo estas via amiko?” demandas kontraŭfacebooka afiŝo de la israela armeo kiu instigas ne faciligi laboron de la inteligenteco de Hamaso.

La novaj uznormoj de la vizaĝlibroj estis publikigitaj post fama informofuĝo. Kiel ajn eĉ inter oficiroj de la inteligenteco plu okazis tralikiĝoj. La israelaj defendofortoj ŝajne decidis ekuzi programarojn de spurado de profiloj kiel Social Sentry, programo rekomendata al malsamaj entreprenoj revuoj kaj bultenoj de inteligenteco por “monitorigi la uzon kiun la dungitoj faras de tiuj ĉi iloj (Facebook, Twitter) eĉ ekster la labortempo”. Finfine la plej malbona el la falsaj amikoj estas Facebook mem.

Mi vere miras kiel popularaj estas la centralizitaj servoj inter esperantistoj, kiuj jam spertis la subitan malaperon de Ĝangalo. En la kazo de Ĝangalo ni perdis niajn blogojn kaj fotojn, sed en Facebook kaj Ipernity kio estas en risko, tio estas nia libereco kaj nia privateco, ĉar la misnomitaj sociaj retoj estas bonegaj iloj de socia kontrolo.

(fonto: Manuel Ortega)


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.