Muzika konkurso titolita je Gianfranco Molle

HeKo 702 2-A, 20 feb 19

Muzika konkurso estas titolita je la nomo de la ĵus forpasinta Gianfranco Molle. La konkurson organizas Itala Esperanto-Federacio kaj la juĝkomisionon prezidas c-ano Carlo Minnaja.Ĝi akceptos maksimume kvinminutajn originalaĵojn en esperanto.

Ne estas klare, ĉu la originaleco de la tekstoj ekskludas poemojn jam konatajn en nia lingvo: Gianfranco Molle mem komponis la melodiojn akompane al poemoj de Clelia Conterno, Gianluigi Gimelli, Nicolino Rossi kaj Giorgio Silfer, por la kasedo “La poezio de La Patrolo” (1980), kaj kantis ilin. Eĉ lia unua kanzono en esperanto estis bazita sur la jam fama “La verda ĉapo” de Vittorio Dall’Acqua, kun nova muziko, kompare kun la unua versio.

La kunlaboro inter poezio, muzika kompono, kantado estus tre oportuna en Esperantio. Tion pruvis interalie la plej valora el niaj nuntempaj poetoj en Hispanio, nome Miguel Fernandez.

Informas: concorso [ĉe] esperanto [punkto] it (concorso[at]esperanto[dot]it)

Komentoj

C-ano Carlo Minnaja

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 19h15

La regularo tekstas jene: “Ĉiu persono rajtas konkursi per maksimume tri verkoj, kiuj devas esti neniam antaŭe eldonitaj per ajna komunikilo (prese, rete, lege, bloge ktp)”. Tio malhelpas la muzikigon de jam konataj poemoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.