Ángel kaj Juan García del Río, Arno Lagrange, Viviana Piccinini, Giorgio Silfer, Carlos Spinola estas la ĉefaj kontribuontoj al la kvara NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, en Andaluzio 9-12 oktobro 2026: ilia kontribuo estos jen prelega jen teatra. Rimarkindaj ankaŭ la rolo de Manuela Blanco por la organizado kaj la ĉeesto de Anjo Amika.
Tri dramoj estos prezentitaj: de Giorgio Silfer “Sur la fina benko” kaj “Dialogo kun la glotologo” — krom la aŭtoro mem en ambaŭ, ludos Viviana Piccinini en la unua kaj Ángel García del Río en la dua; Arno Lagrange interpretos draman adapton el romano de Lluis Llach, kiun li traktos ankaŭ per aparta prelego.
Andaluzaj prelegontoj estas Juan García del Río, pri muziko, kaj Carlos Spinola, pri Astronomio. La inaŭgura prelego, “Verda lingvo por verda naturo”, estos farita de c-ano Giorgio Silfer. Okazos ankaŭ flamenka ateliero zorge de Ángel García del Río kaj du tre interesaj ekskursoj laŭ alternativa turismo.
Informas: http://www.naturamikaro.net/ kaj naturamik@esperantio,net