Naturamikaj aranĝoj en 2011

HeKo 480 2-B, 6 maj 11

Estas almenaŭ kvar la rimarkindaj naturamikaj aranĝoj en Esperantio dum 2011.

Esperanta Naturamikaro aŭspicias la internacian Naturamikan Semajnon en Grindelvaldo (Berna Alparo), 21-27 aŭgusto 2011. La partoprenantoj loĝos en la tre komforta naturamika domo, kun duona pensiono. Ĉiutage ili ekskursos al diversaj celoj, kun propra piknikaĵo. Kun spurado de flaŭro kaj faŭno en esperanto. Aliĝis jam naturamikoj el Francio, Germanio, Italio, Japanio kaj Svislando. Organizas Kultura Centro Esperantista <kce ĉe esperantio.net>, informas ankaŭ nia redakcio.

Tute alia pejzaĝo en julio, ĉe internacia naturamika renkontiĝo en Suda Gobio, Mongolio. Tie abundas sabloj kaj dunoj, kaj eblas ekkoni la vivkutimojn de kamelbredistoj kaj ĉevalistoj. Informas: <batzaya ĉe yandex.ru>.

La dekan datrevenon EKOTUR festos ĉi-jare, sed per la nombro 11, ĉar la unua aranĝo (nur por biciklantoj, sub la akronimo IBIRE “INternacia BIciklista REnkontiĝo”) disvolviĝis en 2001. Informas www.kava-pech.cz/ekotur

La 22a Mont-Kabana Renkontiĝo situos en Jesenice (preskaŭ ĉe la aŭstra-slovena landlimo), 29 septembro — 2 oktobro 2011. Siatempe iniciatita de Aŭstra Esperanto-Junularo, ĝi estas nun prizorgata de kroataj naturamantoj, ĉefe Vanja Radovanović. Informas www.keja.hr/mkr-n.html

(HeKo 480 2-B, 6 maj 11)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.