Naturamikoj kaj Civila Servo en Togolando

HeKo 588 9-B, 28 dec 15

La Naturamika Asocio de Togolando gastigis c-anon Giorgio Silfer, kiel reprezentanton de Esperanta Naturamikaro, dum dutaga vizito en Kpalimeo, unu el la plej gravaj urboj en la lando, sur la altebenaĵo lime kun Ganao.

La togolandanoj ne havas propran naturamikan domon, sed multe aktivas ĉe la lernejoj, por edukado al naturprotektado kaj biodiverseco. Tiucele ili prizorgas bredejojn kaj eluzas agronomian kompetenton, utilan ankaŭ por projektoj en la afrika Esperantio.

En Kpalimeo havas sian ĉefan sidejon ankaŭ la landa sekcio de Internacia Civila Servo, unu el la plej gravaj neregistaraj organizoj en Togolando. C-ano Silfer vizitis ankaŭ ĝin, okaze de seminario por superaj kadroj, al kiuj li ilustris la paragrafojn pri Edmond Privat kaj Pierre Ceresole en la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo, vekante grandan intereson pri nia lingvo.

Dum la firmigo de la rilatoj kun la togolanda naturamikaro kondukis al la subteno de afrikaj voĉoj favore al Esperanta Naturamikaro, la rilatoj kun la loka Civila Servo utilis prepare al la kreo de Civila Esperanta Servo, laŭ projekto proponata ĉe la norda legacio de la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.