Ne ekzistas alternativo al la roterdama malmunto

HeKo 770 9-A, 5 sep 21

Plej probable la Komitato de la Universala aprobos la proponojn de la Estraro, 18 septembro 2021, simple ĉar neniu konkreta alternativo estas proponita de la interna opozicio, kiu pafas siajn kuglojn (ofte per la pistoletoj de anonimuloj) el la tribuno de skandalisma nordeŭropa retgazeto.

La sola kontraŭa strategio estas la insisto resti en Nieuwe Binnenweg 176, kaj tio signifas insisti pri la ĝisnuna vizio de supernacia neregistara organizo kun forta burokrata aparato ankrita al sekretariato. Marĝenoj por diverĝo eblas nur pri la establo kaj la loko al kiuj adjudiki la kongreson kaj la libroservon samtempe.

Pluraj ne fidas pri la slovaka solvo, kiu eble estas nur provizora: utila por maldungi “la plej alte salajratan sed ankaŭ malplej bezonatan” el la nunaj oficistoj (la Konstantan Kongresan Sekretarion), por transiri eble al solvo simila al “Convention Bureau” (tamen renverse, ĉar ne por promocii ĉiam la saman urbon), komerca societo kun la partopreno de UEA je 51%, kaj de aliaj subjektoj, ankaŭ privataj, por organizi internaciajn kongresojn (ne nur UKon, sed ankaŭ IJKon ktp).

Krom subita surprizo, la 18an de septembro oni fermos epokon en la historio de la Universala. Kiom longe daŭros la sekva, ni ne prognozas.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.