La internacia diplomatio ne sukcesis preventi la militon sur la ukrajna teritorio, kies plej granda risko estas la danĝero de rekta kolizio inter du potencoj, Rusio kaj Usono, kiuj posedas sume naŭ dekonojn de la nuklea armilaro en la planedo.
La ĝenerala opinio en la NATO-landoj najbaraj al Rusio kaj Belorusio (precipe Pollando, baltaj respublikoj, Rumanio) ŝajnas favori la intervenon de NATO, dum aliaj (unuavice la germana) ŝajnas malpli fervoraj pri atako kontraŭ Moskvo.
En Eŭropa Unio specife malfortiĝis la tandemo Berlino-Parizo, ĉar Francio estas geopolitike pli ĝenita pro la iniciatoj de Putin: ne nur la fiasko de la kompromiso atingita en Minsko ĝuste pri Ukrajno, sed precipe la diplomatia (kaj milita, kamuflita per mercenariaj kompanioj) ekspansio de Rusio en Afriko, laste en Malio, sed pli frue per rusaj vetooj kontraŭ francaj proponoj ĉe la Sekureca Konsilio de UN (ekzemple pri la sendo de UN-taĉmentoj al Burundio). Krome ludas rolon la kampanjo pro la prezidenta reelektiĝo en la Sesangulo, la venontan aprilon.
Tamen la ĉefa reago devus veni de Unuiĝintaj Nacioj. Kiam en 1939 Sovetunio agresis Finnlandon, neniu helpis milite la agresaton, sed Ligo de Nacioj eksigis Sovetunion. Ĉu UN en 2022 havus la saman kuraĝon? Dubinde, ĉar intertempe Rusio kaj Popola Ĉinio reproksimiĝis. Ĝuste Pekino povas subteni la rusan ekonomion, okaze de drastaj sankcioj el okcidento: tion oni jam spertis tuj post la secesio de Krimeo (kiun tamen Pekino ne agnoskis, ĝis nun).
Amare pozitivas la fakto, ke de unu tago al la alia la amasmediaj komunikiloj ne plu okupiĝas pri la pandemio, kvazaŭ neniu plu riskus infektiĝi kaj ĉiu povus partopreni en ĉi tiu nova, pli tragika karnavalo.
Kaj des pli amare negativas du faktoj: en la nuntempo la simileco de la personeco de ŝtatistoj (la rusa kaj ĉina diktatoroj unuflanke, Donald Trump aliflanke) iĝis determina faktoro por geopolitika ekvilibro inter la superpotencoj, kies viktimoj estas la legitimaj aspiroj al sendependeco de la minoraj kaj minoritataj (kiel Tibeto kaj Ukrajno oriente, dum pri la okcidentaj prefere ni silentu).
(Giorgio Silfer)
Aldonu komenton